Ĝenerala Konsilio de la Neperforta Radikala Partio


Interkonsente kun Marco Pannella ni decidis kunvoki en Romo la ĝeneralan Konsilion de la Neperforta Radikala Partio la trian semajnfinon de novembro. Ni petas vin, do, teni vin liberaj de la 20-a ĝis la 22-a de novembre kaj doni al ni vian disponeblecon kiel eble plej baldaŭ respondante rekte al tiu ĉi mesaĝo.
La Konsilio kunligiĝos al konferenco kiu, ĉiam en Romo, la italaj Radikaluloj kunvokos kunlabore kun la Partio de la eŭropaj Liberal-Demokratoj kaj Reformistoj la 21-an sub la titolo “La Heredaĵo de la Manifesto de Ventotene. Federalismoj, kunfederalismoj, aŭtonomio aŭ sendependeco: ĉu la nacia Ŝtato povas doni modelon de konfirmo de la individuaj rajtoj? La kazoj de Ĉinujo, Hindoĉinio kaj Kaŭkazio”. Vi certe estas invitataj ankaŭ partopreni en tiun!
Kun la bondeziro ke vi sukcesu reorganizi viajn memorlibretojn por ĉeesti, dum la venontaj tagoj ni sendos al vi pliajn informojn pri ambaŭ kunvenoj.
Ĝis baldaŭ,


Maurizio Turco
Matteo Mecacci
Marco Perduca
Vic-Prezidantoj de la senato de la la Neperforta Radikala Partio